EO
Permesu al mi esti via gvidanto al marŝadoj kaj al la naturo!
Marŝado
Marŝado (vagado en la naturo) estas unu da miaj preferitaj hobioj, kaj estas facila kompreni kial. Ĝi estas mia preferita maniero eskapi el la enuo de mia ĉiutaga vivo. Estas maniero akiri iom da freŝa aero kaj belan ŝanĝon de la ĉirkaŭaĵo. Cetere ĝi estis la bazo de kelkaj amikecoj miaj tra la jaroj. Kiam mi renkontas homojn el aliaj landoj, mi ofte montras al ili mian regionon, kaj tio inkludas vojaĝoj al la montoj kaj aliaj lokoj naturaj. Miaj internaciaj geamikoj tre ŝatas esplori novan landon, kaj mi tre ŝatas montri al ili mian hejmregionon. Miaj lokaj usonaj geamikoj grandaparte ne interesiĝas pri tio. Mi ankaŭ tendumis kelkajn fojojn tra la jaroj ankaŭ, malgraŭ mi ne faris tion ekde multaj jaroj. La fotoj sur tiu ĉi paĝo estas tiuj kiujn mi kreis dum multaj jaroj, ekde la meznaŭdekaj jaroj ĝis nun.
Jen kelkaj vojaĝoj kiujn mi faris kun geamikoj el aliaj landoj:
Unua vico, maldekstre dekstren: Fialka Grigorova sur la montopinto de Hawksbill Mountain, Shenandoah Nacia Parko en en la substato Virginia (Virginio); Fialka Grigorova kaj mi sur la montopinto de Hawksbill;
Dua vico, maldekstre dekstren: Fialka Grigorova sur la plaĝo de Sandy Point State Park proksime al Annapolis, Maryland (Marialando); Fialka Grigorova sur Stony Man Mountain, Shenandoah Nacia Parko en Virginio;
Tria vico, maldekstre dekstren: Peter Phillip sur la plaĝo ĉe Elk Neck State Park, Cheseapeake Bay, Maryland; Tanja Vocke kaj mi sur Chimney Rock, Catoctin Park en Maryland.
Kvara vico, maldekstre dekstren: Bernd, Stefan, and Olli-Pekka sur la montopinto de Hawksbill Mountain; promenante tre la arbaro en Catoctin Park.
La naturoj lokoj en mia regiono estas en pluraj kategorioj…mi invitas vin rigardi kaj esplori!
Lokaj Parkoj
La tuja ĉirkaŭaĵoj de mia loĝloko estas ĉiuj malalta tereno, kun riveretoj kaj arbaroj. Ĝi ne havas multajn montetojn. Tamen estas kelkaj tre belaj vojoj kiuj troviĝas proksime kaj estas facile atingeblaj. En Maryland (Marialando), mia hejmsubstato, ne ekzistas naturaj lagoj, sed estas pluraj basenoj, kiujn lokaj riveretoj eniras. Kelkaj da ili havas arbarojn ĉirkaŭ ili, kaj estas kelkaj naturvojoj kiuj estas facile piedireblaj kaj tre agrablaj, kaj tre esplorindas. Rigardu ĉi tiujn lokojn, kaj nur imagu ke kiam vi esploras ilin, vi estas nur kelkaj minutoj for el la urbo. Mi pasis multajn tagojn vagadante ĉirkaŭ ili, kaj kiam mi estis infano mia patro prenis min al tiuj ĉi lokoj ankaŭ. Great Falls Park, ankaŭ videbla tie ĉi, estas pli granda, pli natura, kaj estas Nacia Parko kiu inkludas la Potomac River-on kaj la tuj apuda Chesapeake and Ohio (C&O) Kanalon.
Unua vico, maldekstre dekstren: laga piedvojo, Black Hills Regional Park; sunsubiĝa kuniĝo, Black Hills Regional Park; arbara piedvojo, Meadowside Nature Center apud Rock Creek.
Dua vico, maldekstre dekstren: Lake Needwood dum sunsubiĝo; Lake Needwood dum sunsubiĝo; Rock Creek Park.
Tria vico, maldekstre dekstren: pingloarboj, Seneca Creek State Park; Lake Clopper, Seneca Creek State Park; unu loĝanto de Seneca Creek State Park sur Lake Clopper.
Kvara vico, maldekstre dekstren: Great Falls Park-akvofaloj de la Potomac River sur la landlimo de Maryland kaj Virginia; Chesapeake and Ohio (C&O) Kanalo kaj vojo en Great Falls Park; Ŝtonegoj sur la akvo, Great Falls Park.
Montaj Parkoj
Ĉi tiuj parkoj estas pli grandaj, pli sovaĝaj, kaj pli foraj. En miaj regiono oni emas trovi ilin en la norda kaj okcidenta partoj de Marialando, kaj ankaŭ en la Substato Virginio sude. Plejparte ili estas naturaj, malgraŭ Rocky Gap State Park kaj Deep Creek Lake estas basenoj kiuj kaŝiĝas inter la montoj de la pli fora okcidenta parto de Marialando. La Appalachian Trail (Apalaĉia Piedvojo) trairas multe da ili (la piedvojo kiu iras el la substato Maine al la substato Georgia), ĉar ĝi trapasas Maryland-on kaj Virginia-on survoje. Ĉi tiuj parkoj estas miaj favoritaj kaj estas inter la plej vidindaj. Rigardu tiujn ĉi fotojn!
Unua vico, maldekstre dekstren: el la montopinto de Sugarloaf Mountain en Barnesville, Maryland; vidpunkto de la valeo el la parkejo, Sugarloaf Mountain; la unua Washington Monument (monumento al Ĝorĝo Vaŝingtono), Washington Monument State Park en Boonsboro, Maryland.
Dua vico, maldekstre dekstren: el la pinto de la monumento, Washington Monument State Park; la suno penetrante la nubojn, Washington Monument State Park; panoramo, Sky Meadows State Park en Virginia.
Tria vico, maldekstre dekstren: parte malsube sur la monteto, Sky Meadows State Park en Virginia; solide frostigita, Swallow Falls State Park en Okcidenta Maryland; Muddy Creek Falls, Swallow Falls State Park en Okcidenta Maryland.
Kvara vico, maldekstre dekstren: Swallow Falls, Swallow Falls State Park; virga arbaro, Swallow Falls State Park; Massanutten Mountain, George Washington National Forest, Virginia.
Kvina vico, maldekstre dekstren: aŭtunaj kolorj je sunsubiĝo, Green Ridge State Forest en Okcidenta Maryland; Montopinto, Green Ridge State Forest; Annapolis Rocks (proksime al the Appalachian Trail en Maryland).
Sesa vico, maldekstre dekstren: Weverton Cliffs, Potomac-Rivero, apud la Appalachian Trail en Maryland; Wolf Rock, Catoctin State Park (apud la feria domo de la usona prezidento “Camp David”, en Maryland); Chimney Rock, Catoctin State Park.
Sepa vico, maldekstre dekstren: Rocky Gap State Park en Okcidenta Maryland.
Unu de la parkoj, Shenandoah National Park en Virginia, meritas specialan apartan atenton. La strato Skyline Drive, trairas la montojn por 105 mejloj (proksimume 170 kilometroj), kaj iras malsuben kaj suben survoje, kaj havas multajn vidindaĵojn survoje. Ĝi estas longa distanco sed vere meritas la tempon. Rigardu ĉi tiujn fotojn!
Unua vico, maldekstre dekstren: Sunsubiĝo el Hawksbill Mountain, la plej alta punkto en la parko je 4050 piedoj (1350 metroj); Old Rag Mountain.
Dua vico, maldekstre dekstren: Vidpunkto el Hawksbill Mountain; Skyline Drive el Little Stony Man Cliffs, Stony Man Mountain.
Tria vico, maldekstre dekstren: arboj sur la montopinto de Stony Man Mountain; Little Stony Man Cliffs.
Kvara vico, maldekstre dekstren: izoleco en Big Meadows en la mezo de la parko. Rimarku: ĉi tiu loko troviĝas tuj apud Skyline Drive, sed ĝi sentas kiel ege fora loko; Vidpunkto de Shenandoah National Park kaj la Shenandoah-Rivero, el la alia flanko de la Shenandoah-Valeo.
Parkoj sur la Marbordo
Kompreneble, ĉi tiuj parkoj estas tute malsamaj–ili estas en la okcidenta parto de Maryland, kaj troviĝas tuj apud la marbordo kaj estas ebenaj. Ili estas sur la Chesapeake Bay (Ĉesapikgolfeto), kiu dividas Mezmarialandon el la Orienta Marbordo, kaj sur la Atlantika Maro. Mi malpli ofte vizitas ilin, sed ili estas tre bonvena ŝanĝo el la kutimaj lokoj. Rigardu tiujn ĉi lokojn!
Unua vico, maldekstre dekstren: Sandy Point State Park, sur la Cheseapeake Golfeto proksime al Annapolis, Maryland, kun la the Bay Bridge (Golfeta Ponto) malantaŭe; Elk Neck State Park, Cheseapeake Bay, nordorienta parto de Maryland proksime al Delaware; Turkey Point Lighthouse, Elk Neck State Park, sur la Cheseapeake Golfeto, Maryland.
Dua vico, maldekstre dekstren: Chesapeake Bay, Elk Neck State Park, Maryland; Cheseapeake Bay el Elk Neck State Park; Assateague Island (Virginia flanko).
Tria vico: Assateague Island (Maryland flanko), indiĝena ĉevaleto.
Atentu: la ĉevaletoj sur Assateague Island estas unikva specio trovita sole sur tiu insulo. Kiel ili atingis la lokon kaj el kie ili venis ankoraŭ estas mistero!
Nordika Skiado
Laŭ mia persona opinio, nordika skiado estas la plej bona vintra sporto, kaj mi ĝojas ĝin tre pli ol la kutima alpina skiado. Ĝi kunigas la plej bonajn elementojn de skiado kaj marŝado, kaj mi trovas ĝin malpli timema afero ol alpina skiado, ĉar mi nervoziĝas en altaj lokoj. Post vi jam scias, kiel moviĝi sur skioj, vi povas moviĝi tre pli rapide kaj efike ol sur viaj du piedoj sole, kaj vi povas trairi longan distancon. La fotoj, kiujn mi havas tie ĉi estas el Canaan Valley, West Virginia, kiu estas unu el la plej bonaj regionoj por fari nordikan skiadon tie ĉi.
Malsube, maldekstre dekstren: mia amiko Mason Callejas surmetas liajn skiojn je la komenco de la vojo; vidpunkto de la parkejo kaj restoracio je la malsuba parto de la monto, el la vojo.
Sube, maldekstre dekstren: sur la skivojo ĉe Whitegrass; Panorama vidpunkto el la skivojo ĉe Whitegrass.
Jen vidbendo de mia amiko Mason Callejas, el la fojo, kiam ni kune faris nordikan skiadon en decembro 2008.
Se vi volas fari nordikan skiadon aŭ marŝadi kune kun mi, nepre kontaktu min! Mi ankaŭ havas pli da fotoj pri marŝadoj kaj naturo en miaj retaj galerioj en YouTube, Google Picasa, kaj Ipernity. Vi ankaŭ povas vidi la galeriojn en Picasa kaj Ipernity kiel diaprezentadoj se vi volas.
Estas ĝoje ke mi legis kaj vidis vian blogon.
Ankaŭ mi tre ŝatas vojaĝi nekonatajn landojn por eviti mian rutinan ĉiutagan vivon. Tio igis min freŝe insistigi energia.
Mi rekomendos al geamikoj vian blogon, povas vidi naturarojn k kulturaĵojn ktp…
Dankon karaAn! Mi konsentas kaj tre ĝojas pri via komento! Mi invitas ĉiujn viziti kaj komenti en miajn paĝojn!